Further Improvements to Esperanto / Plibonigi Esperanton !
By Matthieu on Tuesday, July 12 2016, 13:15 - Permalink
Esperanto, the most successful created language for international communication, has been a wonderful encounter for me! It is the easiest language I know, while still being very accurate and elegant. But above all, its simple and powerful structure gave me the passion of learning foreign languages (and also create some..)
As a living language, it is subject to evolution, under the guidance of the Akademio.
Below are few ideas. Some are reasonable evolutions <Konsentebla>, others are downright utopias <Revolucieca!>
1 – Skribo
La origina skribo de l’Esperanto estas bela, sed mi malfacile trovas la supersignojn en mia klavaro… Mi ankaux jugxas ke la X-skribo sxajnas acxe stranga! Do mi pliŝatas la uzon del’ H-skribo , kiu estas ambaŭ nature komprenebla, bela, kaj sufiĉe neambigua. (Ni ĉiuj scias kio estas “ĉashundo”!)
<Konsentebla>
Aliparte, se oni volas vere respekti la fundamenton “unu litero por unu sono”, ni rimarkas ke ĉ kaj ĝ fakte estas kompleksaj sonoj: ĉ = tŝ, kaj ĝ = dĵ. Oni povas eviti supersignojn kaj anstataŭigi jene:
<Revolucieca!>
<Konsentebla>
Rimarkinde ankaŭ estas la literoj "KV", kies pronunco etas malfacila. K estas senvoĉa sono, sed V estas voĉa sono. Nature, la du sonoj bezonos harmoniiĝi, aŭ kiel KF aŭ GV. GV pli similas la originan latinan formon QV (aŭ QU). Do : Agvo, Gvar, Gvin, Gvanto, Gvalito, Gvazaŭ, Gverelo, ktp.
2 – Harmoniigitaj Korelativoj
Kiam mi ekamis Esperanton, mi trovis ke la plej bela parto de la esperanta gramatiko estas la korelativa tabelo! Tamen, mi rimarkis ke ĝia logiko ne estas kompleta. Ekzemple ni vidas la duopojn “Kio? Afero”, kaj “Kia? Bona”, sed ne havas “Kie? Bone”!
Jen estas kelkaj proponitaj modifoj:
<Revolucieca!>
Oni povus distingi tempon de agado: -ES, kaj eblan okazon: -US. La du afiksoj intersimilas, kaj ankaŭ similas verbojn -AS, -IS, -OS. Konvene, agadoj indus simili faktajn agojn: Manĝas + o = manĝesjo !
3 – Modalaj Afiksoj
La jena tabelo havas du celojn: klarigi la jam ekzistantan logikon inter participoj kaj modalaj afiskoj (laŭ la tri modalaj verboj: povi, devi, voli), kaj ankaŭ proponi novajn afiksojn por plenigi la truojn!
<Konsentebla>
Nun oni povus paroli pri afero: Explodiva, bruliva, tranĉiva, vundiva, moviva, kaj persono: naĝiva, danciva, skribiva, paroliva, legiva, ktp. Kaj ankaŭ pri persono: Pagima, respondima, decidima.
Rimarkinde, la franca kaj la angla nur uzas -EBL por diri la Esperantajn -IND, -END, -EBL, -IM, -IV, kaj -INDIG ! Tiom pli preciza tamen simpla estas Esperanto, Hura !!
4 – OP por ĉiuj Enhavoj
<Konsentebla>
Oni jam diras: duopo (pair), kaj dekopo (dizaine).
Mi proponas uzi ĝin por ĉiuj enhavoj: Manopo (poignée), Kuleropo (cuillerée), Fosilopo (pelletée), Domopo (maisonnée), Sakopo (un sac de..), Botelopo (un bouteille de..), Luŝopo (louchée) do Luŝope = proksimume, “à la louche” ! Kaj Pinĉopo (pincée), do Salpinĉope = “with a pinch of salt”
5 – ESK kaj OZ por pli Precizaj Adjektivoj
<Konsentebla>
Adjektivoj esprimas rilaton kun alia afero. Sed havas diversajn rilatojn. La tri kutimaj rilatoj estas: “de afero”, “kun afero”, kaj “simila al afero”. Neoficialaj afiksoj jam ekzistas jene:
- De bruo = Brua: La brua nivelo altiĝas.
- Kun bruo = Bruoza: La bruozan kafejon mi ne ŝatas. Nun rekomendita estas "Bruriĉa"
- Simila al bruo = Brueska: La brueska muziko feliĉe ĉesis! Nun rekomendita estas "Brueca" aŭ "Brusimila"
Mi ankaŭ ŝatus diri: Ni renkontu je la kvareska! (Let's meet at fourish, around four..)
6 – OR por Fakistoj
<Konsentebla>
Oni povus distingi ismanojn (vegetaristo, komunisto, pacifisto, esperantisto, ktp.) de fakistoj (kantisto, verkisto, ĵurnalisto, naĝisto, ktp.) kaj diri: Kantoro, Verkoro, Ĵurnaloro, Naĝoro, ktp.
7 – Novaj Vortoj
<Konsentebla>
Kelkaj utilaj vortoj ankoraŭ mankas aŭ estas tro longaj. Mi proponas la jenan anstataŭigojn:
- Anstataŭ => Olje (el la franca "Au lieu", kaj similas Alia), do: Olja, Oljo, Olji, Oljigi, Oljado, Oljaĵo, Oljilo, Oljulo
- Ankoraŭ => Ŝtil (el la angla "Still") aŭ Aŭn (el la hispana), do: Ŝtil ne, Ŝtila, Ŝtili (ankoraŭ ĉeesti, resti), aŭ: Aŭn ne, Aŭna, Aŭni
- Ankoraŭ ne => Ĉue (el la Vjetnama "Chưa") aŭ Blum (el la Malaja "Belum") do: Ĉua/Bluma, Ĉui/Blumi (venonti, atenditi)
- Jam ne => Het (el la Vjetnama "Hết" kaj la Malaja "Had") do: Heta (ex-), Hete, Heti (jam ne plu esti)
- Maldekstra => Liva (jam ekzistas sed malofte uzita)
- Malantaŭ => Dorse (jam ekzistas sed malofte uzita)
- Malsupreniri => Decendi (el la angla kaj franca)
- Malfermi => Openi (el la angla) do: Malopeni (Fermi), Openiti (Aperti), Openo, Openaĵo
- Aĉeti => Baji (el la angla) do: Bajaĵo, Bajebla, Bajanto, Bajisto, Elbaji, Subbaji
- Urbodomo => Urbestrejo: la urba estrejo, kaj la urbestra ejo!
Konkludo
Mi ne volas ankoraŭfoje krei alian Esperantidon! Sed me esperas ke se la uzantoj kaj la Akademio de Esperanto pripensus fari reformon, eble kelkaj ideoj ĉi tie estos interesaj kaj utilaj.
Tio diskutatas ĉe la franca forumo de lingvo-kreistoj
Kun amo kaj paco !
Comments
La hispana "aŭn" olplibonas vian proponon de "stil".
Mal- estas bonega, elsupreca prefikso, tipece esperantista, eĉ se ne tre eskas latinida. Sed bonus ke estu variaj mallongaĵoj dirivitaj de li. Mi ŝatus ke estu variaj adjektivoj en ml-. pli
mli (malpli) ; plejmlej ; plenamlena ; longamlonga ; larga --mlarga. Mi ŝatas malbona, sed bonus ke estu ankaŭ zlona kiu estas vorto rusa.Dextra havus kiel alternan malon senestra = sen - estra (tiu mano de kiu oni ne estro estas), tiel kiel en la latina malnova : (sinistra = sin - extra).
Dankon al vi Miville, por viaj interesaj sugestoj ! Mi shatas Aŭn por Ankoraŭ, sed "Aŭn ne" similus "Aŭne", kiu estas ghia malo.
Mallongigi Mal- por krei Mli, Mlej, Mlena, Mlonga, bonege !